Fanfolate kio?

Federico Gobbo
2 min readFeb 21, 2023

--

Elklarigo pri miaj afiŝoj kun la kradvorto #fanfolate2023 kaj similaj

La aŭtoro de la itala libro de poemoj Gnòsi delle Fànfole estas la granda antropologo kaj vojaĝanto Fosco Maraini. Ĉi tiu libro estis turnopunkto de mia vivo, ĉar ĝi montras la sensencan aspekton de la vivo mem. Mi eĉ esperantigis unu el ili en mia magistra disertaĵo.

Eltiro el mia disertaĵo, PDFa versio (Gobbo 1998:42)

Per analogio kaj semantika plilarĝigo, fanfolaĵoj estas kreipovaj lingvaj produktoj, ofte malgraŭ la produktanto, ĉiam spontaneaj, kiujn mi kaptas kaj publikigas, sen kunteksto nek klarigo, nek esplicita atribuado al la aŭtoro.

Mia lasta afiŝo en Fejsbuko prezentanta fanfolaĵon.

Kiu sin proponas per fanfolaĵo aŭtomate senindiĝas por aperigi ĝin. La regulo validas egale por mi; fanfolaĵojn mi kaptas, ili neniam venas de mi.

En la pasinteco mi uzis aliajn kradvortojn, sed ili ne kontentigis min. ‘Fanfolate’ funkcias en la itala, kun la signifo ‘fanfolaĵoj’ (eble ankaŭ ‘fanfoleroj’), en la angla (‘let’s do fanfols’) kaj en Esperanto, kiel cirkonstancigita riceva participo.

Oni rajtas fanfoli eĉ samtempe en diversaj lingvoj en kontakto.

Ekzempla fanfolaĵo multlingva. La ekranfoto ne estis prenita antaŭ 2 tagoj, sed antaŭe

La kradvorto #fanfolate2023 utilas al mi por retrovi ilin. Mi forigos sen ajna hezito ĉiun lingvan diskuton de harfendistoj, kiuj traktas mian afiŝejon samkiel ĝi estus diskutgrupo, senatente eĉ al la ĉeesto de la kradvorto (jes, mi esperantigis mian elklarigon ĝuste ĉar tiaj fejsbukuloj bedaŭrinde ekzistas).

Kaj se vi serĉas la radikon ‘fanfoli’ en la vortaroj, tio signifas, ke ĉi tiu eltiro grandioze fiaskis. Tamen, pli ol tio, mi povas nenion.

Venis fino al mia Fanfolo.

--

--

Federico Gobbo

Homo sum. Adpositional Argumentation. BaGuaZhang. Lebenskünstler. Eŭropano Italiano Amsterdammer. Ubi bene, ibi patria.